Saltu al enhavo

Diskuto:Kacuŝika Hokusaj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam mi redaktis traduke el anglalingva versio (Hokusai) grandan parton de la artikolo, mi kiel nekonanto de la japana lingvo, dubas pri la ĝusta esperanta literumado de nomo kiu ne estas origine de latina alfabeto. Mi uzis la literumadon de la titolo, kaj en la enkonduko oni resumas la diversajn eblojn, el kiuj mi ne komprenas la majusklan finaĵon de HokusaJ kaj ankaŭ ne la majuskligon de KACUŜIKA, kiun mi konsideras pli proksima al la familinomo, fakte devennomo.--kani (diskuto) 18:03, 9 jul. 2024 (UTC)[Respondi]